WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
1 Samuel 18
14 - Kaj David estis prudenta en ĉiuj siaj agoj, kaj la Eternulo estis kun li.
Select
1 - Kiam li finis la paroladon kun Saul, la animo de Jonatan alligiĝis al la animo de David, kaj Jonatan ekamis lin kiel sian animon.
2 - Kaj Saul prenis lin en tiu tago, kaj ne lasis lin reiri al la domo de sia patro.
3 - Kaj Jonatan faris kun David interligon, ĉar li ekamis lin kiel sian animon.
4 - Kaj Jonatan deprenis la tunikon, kiu estis sur li, kaj donis ĝin al David, ankaŭ siajn militajn vestojn, inkluzive sian glavon, sian pafarkon, kaj sian zonon.
5 - Kaj David iradis ĉien, kien sendis lin Saul, kaj agadis prudente; kaj Saul faris lin estro de la militistoj, kaj tio plaĉis al la tuta popolo kaj ankaŭ al la servantoj de Saul.
6 - Okazis, ke dum ilia revenado, kiam David revenis post la mortigo de la Filiŝto, eliris la virinoj el ĉiuj urboj de Izrael, kantante kaj dancante, renkonte al la reĝo Saul, kun tamburinoj, ĝojkrioj, kaj cimbaloj.
7 - Kaj la ludantaj virinoj kantis unuj al la aliaj, kaj diris: Saul frapis milojn, Kaj David dekmilojn.
8 - Kaj tio tre kolerigis Saulon kaj ne plaĉis al li, kaj li diris: Ili donis al David dekmilojn, kaj al mi ili donis milojn; nun mankas al li ankoraŭ nur la reĝeco.
9 - De tiu tago kaj plue Saul malamike rigardadis Davidon.
10 - En la morgaŭa tago okazis, ke la malbona spirito, sendita de Dio, atakis Saulon, kaj li furiozis en sia domo, kaj David ludis per sia mano, kiel ĉiutage, kaj en la mano de Saul estis lanco.
11 - Kaj Saul ĵetis la lancon, kaj pensis: Mi alpikos Davidon al la muro. Sed David forturnis sin de li du fojojn.
12 - Tiam Saul ektimis Davidon, ĉar la Eternulo estis kun li, kaj de Saul Li Sin forturnis.
13 - Kaj Saul forigis lin de si kaj faris lin milestro, kaj li iradis kaj venadis antaŭ la popolo.
14 - Kaj David estis prudenta en ĉiuj siaj agoj, kaj la Eternulo estis kun li.
15 - Kaj Saul vidis, ke li agas tre prudente, kaj li timis lin.
16 - Sed la tuta Izrael kaj Jehuda amis Davidon pro tio, kiamaniere li iradis kaj venadis antaŭ ili.
17 - Kaj Saul diris al David: Jen estas mia pliaĝa filino Merab, mi donos ŝin al vi kiel edzinon; nur estu al mi kuraĝa kaj konduku la militojn de la Eternulo. Ĉar Saul pensis: Mia mano lin ne tuŝu, sed li pereu de la manoj de la Filiŝtoj.
18 - Sed David diris al Saul: Kiu mi estas, kaj kia estas la vivo de la familio de mia patro en Izrael, ke mi fariĝu bofilo de la reĝo?
19 - Tamen, kiam venis la tempo, ke Merab, la filino de Saul, estu donata al David, ŝi estis fordonita kiel edzino al Adriel, la Meĥolatano.
20 - Dume Miĥal, filino de Saul, ekamis Davidon, kaj oni diris tion al Saul, kaj la afero plaĉis al li.
21 - Kaj Saul pensis: Mi donos ŝin al li, por ke ŝi fariĝu por li falilo, kaj por ke trafu lin la manoj de la Filiŝtoj. Kaj Saul diris al David: Per la dua filino fariĝu nun mia bofilo.
22 - Kaj Saul ordonis al siaj servantoj: Parolu al David sekrete, kaj diru: Jen la reĝo vin favoras, kaj ĉiuj liaj servantoj vin amas; boparenciĝu do nun kun la reĝo.
23 - Kaj la servantoj de Saul diris tiujn vortojn al David; sed David diris: Ĉu vi opinias, ke estas afero facila boparenciĝi kun la reĝo? mi estas ja homo malriĉa kaj ne eminenta.
24 - Kaj la servantoj de Saul raportis al li, dirante: Tiajn vortojn diris David.
25 - Tiam Saul diris: Tiamaniere diru al David: La reĝo ne deziras alian edziĝan donacon krom cent prepucioj de Filiŝtoj, por venĝi al la malamikoj de la reĝo. Kaj Saul esperis faligi Davidon per la manoj de la Filiŝtoj.
26 - Kaj liaj servantoj diris al David tiujn vortojn, kaj al David plaĉis la afero, ke li boparenciĝos kun la reĝo. Kaj antaŭ ol venis la destinita tempo,
27 - David leviĝis kaj iris kun siaj viroj kaj mortigis el la Filiŝtoj ducent virojn, kaj David alportis iliajn prepuciojn en plena nombro al la reĝo, por boparenciĝi kun la reĝo. Kaj Saul donis al li sian filinon Miĥal kiel edzinon.
28 - Kaj Saul vidis kaj komprenis, ke la Eternulo estas kun David, kaj ke Miĥal, la filino de Saul, lin amas.
29 - Tiam Saul ankoraŭ pli ektimis Davidon, kaj Saul fariĝis malamiko de David por ĉiam.
30 - La estroj de la Filiŝtoj eliradis, kaj ĉiufoje, kiam ili eliris, David agis pli prudente ol ĉiuj servantoj de Saul, kaj lia nomo fariĝis tre glora.
1 Samuel 18:14
14 / 30
Kaj David estis prudenta en ĉiuj siaj agoj, kaj la Eternulo estis kun li.
Copy Link
Make Widget
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget